Pri Esperanto kaj LiberKulturo

2022-07-21

Rompu murojn inter la popoloj...

Kiel mi jam diris antaŭe, mi preferas ne uzi gafamilojn kaj nur uzi liberan programaron kiu estas respektema ĉar ne komercas kun datumoj. Do ofte mi ne povas komuniki kun la plejparto de esperantistoj.

Saluton samideanoj!

Ekzemple, mi me povis iri al SAT kongreso en 2019 ĉar por la aliĝo mi devis uzi guglo-formularon kaj kompreneble, mi ne aliĝis. Karaj SATanoj, se vi volas krei formularojn, bonvolu uzi LiberaForms, sub la licenco AGPLv3. La retpaĝo estas tradukita al Esperanto.

LiberaForms, esperanta retpaĝo

Estas tre kurioza ke la celo de Esperanto estas rompi lingvistikajn murojn sed nuntempaj esperantistoj konstruas (ofte senkonscie) ciferencajn murojn. Ni ne volas ĝeni, mi nur volas ke homoj, per siaj iloj, respektas al mi sed kelkaj homoj sentas ke mi havas moralan superecon. Kompreneble, tio tre tristigas al mi kaj ofte mi simple ne demandas kaj ne partoprenas kiam mi vidas ke oni uzas nerespektemajn ilojn kiel gafamiloj.

Sed tre interesas al mi la interkultura komunikado kaj mi provis kontakti Civiencia, kiu organizas IKIKO, la kongreso por interkultura komunikado. Sed ili neniam respondis al mi. Eble la kulpo estas de gafamiloj kiuj ne permesas tiun komunikadon ĉar ili ne estas vere pensita por interkomuniki homojn, sed nur por kolekti datumojn. Kaj tio konstruas murojn inter la popoloj...

Karaj esperantistoj, bonvolu agi energie por ampleksa liberkulturo!

Kion vi faras por eviti tion?

Kion vi faras por eviti tion?

Se vi ne konas la originalan afiŝon, rigardu ĝin ĉe Wikimedia:

Originala afiŝo Kion vi faras por eviti tion?

Pri XMPP

XMPP estas la plej antikva, robusta kaj malpeza federa tujmesaĝilo. Whatsapp ekzemple estis konstruita danke al XMPP fontkodo sen federacio. Sed XMPP estas protokolo (ne apo aŭ programo) en kiu ni povas konstrui servilojn kaj klientojn kiuj interkomunikas. Do unuflanke XMPP estas tre diversa kaj helpas la malcentralizon de Interreto sed aliflanke, por uzi ĝin, oni devas kompreni ke:

  1. Unue, oni bezonas krei XMPP-konton en servilo.

Kelkaj XMPP serviloj (angle)

  1. Due, oni bezonas instali programon en nia maŝino (la kliento).

Kelkaj XMPP klientoj (angle)

Danke al Notxor (kiu kreis la grupon) kaj al Carlos (kui mastrumas la servilon) ni havas XMPP-n internacian grupeton: esperanto@salas.suchat.org

Se vi havas iom da mono, bonvolu fari donacon al Suchat-servilo. Carlos faras tre bonan laboron. Koran dankon, Carlos.

Faru donacion al Suchat

Pri Matrix kaj Telegramo

Por eterne reinventi la radon iu kreis Matrix, alian protokolon por federa tujmesaĝilo. Laŭ kelkaj sistemestroj, Matrix estas pli peza ol XMPP. Sed almenaŭ estas libera protokolo. Kelkaj homoj kiuj ne volas uzi Telegramo (kiu servilo estas fermita do ne estas libera programaro) konstruas pontojn inter Matrix kaj Telegramo por interkomunikado.

Telegramo (kiu kelkaj homoj nomiĝas Telefarmo) estas pli malpli kiel Whatsapp. Oni nur elektas al kiu milionulo donaci niajn datumojn. Ĉu la usona ĉu la rusa...

Kion vi faras por nutri tion?

2021: virtualaj renkontoj

Lasta jaro mi proponis renkontiĝojn por konekti esperanton kaj liberkulturon: du por prelegi pri esperanto en la hispana kaj du por babili aŭ aŭskulti esperanton. Ni uzis la ilon Big Blue Button danke al eXO (asocio por neŭtrala interreto) kaj mi anoncis renkontojn en la XMPP grupo; en Eventa Servo; en forumoj de ĝunistoj, hispane kaj esperante; en la forumo de eXO katalune; kaj en la Fediverso.

Mi ŝatas Eventa Servo ĉar ne havas kunordigajn servilojn sed kiam mi havis teknikajn problemojn mi malkovris ke la homo kiu mastrumas la servilon uzas guglo-retpoŝton. Mi ne atendis tion, do mi sentis kiel tranĉilan frapon en la dorso...

eXO demandis al mi informi pri renkontoj kaj mi verkis resumon en la kataluna:

Resum de l'activitat d'Esperanto i Programari Lliure

2022

Vid-al-vidaj renkontoj

Tiu jaro mi proponis al mia amiko Briano krei esperantan grupeton en Barcelono por babili pri liberkulturo. Ni akordis provi tion: renkontiĝi monate dum tri monatoj (septembro, oktobro kaj novembro). Kaj en decembro ni decidos se la grupo daŭros.

Mi pensas ke tiu grupeto povas esti tre komplementa al kurso de Esperanto ĉe la Ateneu Llibertari de Gràcia. Se vi volas lerni esperanton vi povas partopreni en tiu esperanta kurso-grupo: ili renkontiĝas jaŭde je la sesa kaj duono en Carrer Alzina 5, baixos 2. Kaj mi volas profiti por denove danki al Ateneu: mi povis kontakti ilin ĉar ili uzas riseup-retpoŝton. Se ili havis gmail-n mi neniam kontaktis ilin. Do, estis tre agrabla surprizo: tre koran dankon pro eviti gafamilojn en via retpoŝto!

Se vi loĝas ĉirkaŭ Barcelono, jam parolas iomete esperanton kaj interesas al vi babili pri liberkulturo vid-al-vide en la naturo, partoprenu al la nova grupeto. Ni renkontiĝos en Can Masdeu monate. Partoprenu al XMPP grupo se vi interesas pri tiuj renkontoj.

Can Masdeu mapo danke al OSM

Por decidi tagon, mi pensas ke estas sufiĉa decidi ĝin en la ekzistanta XMPP-kanalo. Kaj se la grupo kreskas kaj ni pensas ke estas bezonata, ni povas krei novan kanalon ĉu en XMPP servilo ĉu en alia ilo. Ni vidos...

Virtualaj renkontoj

Ankaŭ ĉi-jaro mi ŝatus babili kun miaj liberaj kolegoj de la XMPP grupo kaj kun aliaj esperantistoj. Do, karaj samideanoj, mi proponos al vi denove renkonti nin interrete. Ni povas akordi tagojn por septembro, oktobro kaj novembro en nia kanalo. Ekzemple, en septembro ni povus festi la tago de libera programaro :)

Retpaĝo de la tago de libera programaro (angle)

Kion vi faros la 17an de septembro? Mi proponas babili almenaŭ unu horon, ekzemple ekde la dekunua ĝis la dekdua (hispana horaro do, 11:00-12:00 (UTC+2).