Kion vi faras por eviti tion?

2021-12-11

Mi malkovris Civiencia kaj por la Tago de Homaj Rajtoj mi kontaktis tiun akademian kaj esperantan entreprenon porke venu al Fediverso.

Civiencia retpaĝo (hispane)

Mi skribis tion:

Saluton,

Mi volas gratuli vin pro Civiencia kaj siaj projektoj: Esperanto estas tre serioza kaj grava afero por mi ĉar ĝi estas tre bona kodo por interkultura komunikado.

Sed en komunikado ankaŭ gravas la kanaloj ĉar influas la homojn kiujn uzas ilin. Nuntempe malfermaj gafamiloj regas la plejparto de la TTT. "Kion vi faras por eviti tion?" kaj jen kelkaj homoj kreis la Fediverson por malcentraligi TTT-n en 2008. Ciferecaj rajtoj fakte estas homaj rajtoj, do homoj kiel mi ne uzas gafamilojn...

La gafamiloj, 2019 (kataluna)
La Fediverso (kataluna)
En la fediversa fronto

Se vi volas konsideri tiun flankon de liberaj komunikiloj, mi invitas vin partopreni al Fediverso kaj disvastigi samtempe Esperanton kaj ciferecan liberkulturon, uzante ilin.

Se vi volas kunlabori kaj por redukti la influon de gafamiloj kaj por plibonigi pontojn inter la esperanta movado kaj la cifereca liberkulturo movado, ni povas pensi kune projekteton por atingi pli da interkulturan interkomprenon kaj kunlaboron inter homoj kiuj mi pensas ke estas samideanoj sed ne ankoraŭ konas unu la alian.

Dankon pro via tempo.

Aktualigo aprilo 2022

Ili ne respondis al mi. Eble ili uzas gafamilojn kaj mia mesaĝo ne alvenis. Eble ili ne zorgas pri tio.