Kalendaro 2026
Mi kreis kalendaron dankon al ilustraĵoj de David Revoy, franca artisto kiu mi tre ŝatas kaj respektas.
Detaloj kaj prototipo
Jen A3 kalendaro farita per libera programaro, precipe Debian kaj Scribus. Scribus havas funkcion por aŭtomate krei kalendaron sed ĝi aspektas iom malbela. Mi nur reuzis la tagnumeran kradon ĉar estas tro peza krei mane ĉiun tagon. Por literoj mi uzis belan OFL-n tiparon kiu nomiĝas Libre Baskerville. Monatoj kaj semajntagoj estas en esperanto.
Mi imagas ĝin simpla, vertikala kun spiralo kaj ero por pendi ĝin. Kaj mi uzis Inkscape por desegni tiun prototipon.
Bildoj
Logike mi elektis dekdu ilustraĵojn:
Julio: "Framaspace" per David Revoy, framasoft.org − CC-BY 4.0
Septembro: "Fediverse Doom Grey color challenge" per David Revoy − CC-BY 4.0
Novembro: "Lecture" per David Revoy − CC-BY 4.0
Decembro: "Hollidays" per David Revoy − CC-BY 4.0
Ekobitoj
Kiam mi konvertis la fontokodon (561,2 kB) al podofo mi rimarkis ke la dosiero estis tre peza (372,9 MB). Logike, bildoj multe pezas kaj la kalendaro estas granda. Mi uzis ghostscript por malaltigi pezon sed mi maltrafis. Finfine mi decidis kundividi la fontokodon ĉi tie kaj la podofon ĉe Anartist. Se vi volas presi ĝin, elŝutu la podofon. Se vi volas modifi ĝin, elŝutu la fontokodon.
La fontokodo estas simpla dosiero kiu ne enhavas bildojn. Ili tro pezas kaj jam estas elŝuteblaj en la retpaĝo de David. Se vi volas la samajn mi devos elŝuti ilin. Ankaŭ vi povas uzi aliajn bildojn. La stampbildo pri libera kulturo estas elŝutebla ĉe Komunikilo.
Stampbildoj pri libera kulturo
Permesilo kaj dosieroj
Oni rajtas kundividi, presi kaj adapti tiun kalendaron se oni respektas permesilon CC BY-SA 4.0.
Gxuu kaj kundividu
Mi tre ĝuis kreante tiun kalendaron. La venonta eble mi inkludos lunfazojn. Kaj mi ŝatus presi kelkajn ekzemplerojn. Mi estas kurioza por vidi ĝin fizike. Mi timas kolorojn mem se mi korektis ilin per Scribus. Ni vidos kion okazos!
Se vi volas komenti pri ĝi aŭ vi adaptas ĝin kaj volas kundividi vian rekreaĵon, uzu kradvorton #Kalendaro2026 ĉe Federujo kaj/aŭ menciu @titi@bcn.fedi.cat
Feliĉan presadon kaj rekreadon!