Mi eklernas la euskan!

2023-06-03

Kaixo!
(Saluton!)

Lingvaj nesimetroj

Antaŭ kelkaj tagoj mi iris al Eŭskio kaj eŭskaldunoj petis al mi paroli la katalunan anstataŭ la hispanan. Mi tuj tion faris sed kiam ili parolis al mi, ili devis ŝanĝi sian lingvon.

Tiaj nesimetrioj tre tristigas al mi kaj pro tio mi petis al ili lerni esperanton. Sed bedaŭrinde mi ne povas atendi tion, do mi decidis lerni la eŭskan almenaŭ por kompreni ĝin. Oni diras ke se la monto ne venas al Mohamedo, Mohamedo devas iri al monto :)

Nur por kompreni?

Mi ne vere scias sed mi devas esti realisma. Do, unue la legado kaj poste la aŭskultado. La parolado estas alia afero ĉar ĝi estas pli malsimpla mensa procezo... Mi jam estus feliĉa se mi sukcesus tute kompreni kiam mi legas ĝin!

Nuntempe mi lernas kiel la lingvo funkcias pere de la kurso ĉe Kondaira. Mi ŝatas ke ĝi estas simpla: ĉiu leciono havas vortprovizon, gramatikon kaj ekzercon de tradukado el la eŭska. Mi klopodos fini ĝin antaŭ la fino de la jaro sed mi nenion promesas.

Malkovroj

Mi jam sciis ke la eŭska ne havis genron (Dankon!), kaj mi tre ŝatis malkovri la uzado de -a por artikoloj kaj -ak por pluraloj. Ankaŭ mi ŝatas la uzon de "ala" (aŭ eksklusiva) kaj "edo" (aŭ inkluziva). Mi amas la vorton "txiki" (eta) kaj estis mojosa lerni la vorton "baino" (sed) kies prononcado estas "baño", kiu signifas necesejo en la hispana. Necesejo en la eŭska estas "komuna" sed ĝenerale ili uzas ĝin unuope ;)

La eŭska estas tre bela lingvo kaj mi ĝuas lernante ĝin sed esperanto estas pli facila... Karaj eŭskaldunoj, bonvolu provi lerni esperanton dum mi provas lerni la eŭskan :)

Ĉiu popolo sia lingvo kaj esperanto por ĉiuj!

Gero arte!
(Ĝis!)

Eŭska kurso ĉe Kondaira (es) - ekstera ligilo
Aliaj esperantaĵoj