Modulo: ludi per eroj
Mi tres ŝatas la koncepton de ludoj kiuj estas simplaj kaj samtempe havas senfinecajn eblojn. Kiel ŝako, ekzemple.
Ekzerco farigxas ludo
Kelkaj monatoj antaŭe mi legis libron pri grafika desegnado en kiu aperis ekzercon por krei aferojn kun naŭ eroj. Kaj mi tuj pensis ke povus funkcii kiel krea ludo. Mi nomiĝis ĝin Modulo kaj unue mi volis programi ĝin. La eroj estas: triangulo, cirklo, duoncirklo, kvaroncirklo, kvadrato, duonkvadrato, kvaronkvadrato, pli eta cirklo kaj duono de duonkradrato.
Jen ili grafike, per Inkscape.
Masxino, ligno kaj desegno
Kiel mi tre ŝatis la ideon havi ilin fizike, tiu semajno mi finfine tranĉis lignon per aŭtomata maŝino ĉar ĝi perfekte povas tranĉi la erojn. En mia kvartalo oni havas maŝinojn por eksplori laseran tranĉadon. Unue, iu devas instrui al vi kiel bone uzi la maŝinon. Kaj poste vi povas lui ĝin. Tio signifas ke vi devas pagi tri eŭrojn por instruado, tri eŭrojn por luado de maŝino kaj 0,60€ pro minuto de uzado.
Sed antaŭ uzi la maŝinon oni devas fari du aferojn pli: aĉeti lignon kaj krei vektoron de la desegnado por sendi al la maŝino. La tavollignon mi aĉetis en loka ĉarpentejo kaj por tiu maŝino devas havi tri milimetrojn de dikeco kaj maksimume fari sescent pro tricent milimetrojn de longeco kaj larĝeco. Ĝi kostis 1,89 eŭrojn. La desegnon mi faris per loka programaro Inkscape. La maŝino kiu mi elektis nun povas ricevi la desegnaĵon direkte el Inkscape. Antaŭ oni devis uzi specialan programon.
Por tranĉi ni unue provis 50% da potenco kaj 20% da rapideco, sed ĝi ne perfekte tranĉis. Ĝi bezonas malpli da rapideco do finfine ni programis 50% da potenco kaj 15% da rapideco. Por pli bona uzado de maŝino, oni rekomendas malpliigi la rapidecon ol pliigi la potencon.
Jen bildo de krabo kiu mi konstruis per tiuj eroj!
Farbo kaj instrukcioj
Mi ŝatus pentri ilin kun nigra kaj senbrila farbo. Kaj krei instrukciojn sed la ebloj estas tiel grandaj ke mi preferas demandi al vi, karaj legantoj. Mi imagas kelkajn eblajn instrukciojn sed mi ŝatus ricevi aliajn ideojn. Kiel vi farus per tiu pecetoj?
Mi ekzemple imagas instrukciojn kiel eble pli facila Tangram: oni povas havi jam faritajn eblojn kiel krabo, kamelo, kato, ktp. Kaj oni povas ludi per diversaj niveloj: tre baza nivelo povas esti havi la ekzemplon sur la tablo kaj konstrui la desegnon. Kaj pli malfacila nivelo povas esti montri la ekzemplon nur kelkaj sekundoj kaj konstrui ĝin parkere.
Se vi volas kundividi ideojn, uzu la kradvorton #Modulo ĉe Federujo. Antaŭdankon!