Tago de Esperanto 2024

2024-07-26

Por tiu Tago de Esperanto mi faris du aferojn.

Kuko

La unua estis kuiri kukon kaj kundividi ĝin inter la kolegoj el laborejo. Mi informis al ili ke mi festis la Tago de Esperanto. Kelkaj estis tre surprizitaj sed ĉiuj ŝatis la kukon :)

Recepto

  • Tri ovoj (ĉambra temperaturo)
  • 250 gr da farino
  • 180 gr da sukero
  • 120 ml da lakto (ĉambra temperaturo)
  • 100 ml da sunflora oleo
  • Unu koverto da bakpulvoro
  • butero por grasi la bakformujon
  1. Kirli la ovojn kun la sukero
  2. Aldoni la lakton kaj miksi
  3. Aldoni la oleon kaj miksi
  4. Aldoni kribitan farinon kaj bakpulvoron
  5. Varmigi la fornon dek minutoj je 180 gradoj
  6. Kuiri la kukon proksimume 25 minutoj

Ĝi estas pli bona se oni tranĉas ĝin, aldonas marmeladon kaj poste kovrigas ĝin kun ĉokolado. Bonan apetiton!

Permisilo: Publika Havaĵo CC0 1.0 Universal

Programo

La dua afero estis krei programon por faciligi esperantan vortkreadon. Mi uzis la kvin vokalojn (a, e, i, o, u) kaj elektis nur kvin konsonantojn: d, l, n, p, t. La unua hazarda vorto kiu mi havis estis "pitote" kaj tio tre amuziĝis al mi. La sonon de la vorto mi ŝatas kaj hispane, "pitote" signifas pli malpli kaoso, tumulto, malordo. Mojosa vorto :)

Ĉe Snap! mi povas programi esperante do mi tre ŝatas tiun programlingvon.

Kapturo de la ekrano kreante la programon

Recepto

Se vi volas inkludi aliajn konsonantojn por krei aliajn vortojn, ŝanĝi la kodon estas tre facila:

  1. Klaku la ligilon "Vortkreado ĉe Snap!" (suben)
  2. En TTT de Snap! (sube la ekrano) klaku "See Code" por vidi la kodon
  3. Klaku la Scenejo kaj elektu Skriptoj
  4. Klaku la dekstran sagon en la bloko nomita "consonants"
  5. Aldonu aliajn konsonantojn al la listo
  6. Klaku denove la verdan flagon por rekomenci la programon kun viaj ŝanĝoj

Ĝi nur pesas 56 kB kaj mi estas tre fiera pro tio. Vivu ekobitajn programetojn :)

Vortkreado ĉe Snap!

Permisilo: AGPLv3 aŭ posta