La kongreso de Esperanto en Barcelono, 1909
El congrés d’Esperanto de Barcelona del 1909, vídeo de betevé
Rakontanto:
La parolantoj de la lingvo kreita por unuigi popolojn kaj kulturojn renkontis en Barcelono du monatoj poste la "Tragika semajno". Tiu historio okazis ĉi tie.
[Muziko: esperanta versio de "La vie en rose", originala de Edith Piaf]
Xavi Alcalde, membro de Kataluna Esperanto Asocio:
Ni estas en la strato Pujades kaj ĉi tie ekzistis la Palacon de Belaj Artoj. "Ĉi tie okazis en la jaro 1909 la kvina internacia Kongreso de Esperanto" [li tradukas la frazon en la kataluna].
[Bildo de la Kongreso kaj voĉo de L.L. Zamenhof dum la Kongreso. Li salutas la esperantajn grupojn]
En la rusa imperio, en la orienta Eŭropo kiu hodiaŭ estas Polonjo, unu homo kiu estis medicina studento, Zamenhof, havis tiun ideon por krei lingvon kiu helpis mildigi konfliktojn ĉar en sia urbo, Bjalistoko, enhavis judojn, polajn, rusojn, belorusojn, germanojn... Kaj li pensis ke tiu homoj havis komunajn aferojn sed ili ne komprenis unu la alian. Do, en tiu momento, ke oni ne havis klaran internacian lingvon sed geopolitike estis lukto inter la angla kiu estis lingvo por komerco, la franca por diplomatan rolon, la germana pli rilata al la scienco kaj la rusa, Zamenhof kreis Esperanton.
La unua internacia kongreso okazis en Francio en 1905 kaj oni decidis ke ĉiu jaro okazos internacian kongreson en diversa urbo kaj lando. Kaj en la jaro 1909 okazis en Barcelono, sub kuriosaj kondicioj, inter la 5a kaj la 11a de septembro. En julio de tiu jaro, do du monatoj antaŭe, okazis la "Tragika Semajno"-n, kiu estis rakontita en internaciaj gazetaroj. Do la homoj kiuj volis partopreni en la kongreso havis dubojn pri sekureco.
[Bildo de la urbo dum la "Tragika Semajno", kie oni vidas diversajn fum'kolonojn inter la stratoj. Teksto en la bildo diras: En la internacia kongreso de Barcelono partoprenis 1500 homoj el 30 diversaj landoj, inter ili, doktoro Zamenhof kreinto de Esperanto]
Aliflanke, ankoraŭ ekzistis sieĝostaton: estis malpermesitaj strataj manifestacioj kaj la esperantaj publikaj eventoj havis specialan permeson. Okazis sportajn konkurojn, ekzemple ciklistoj, futbalmatĉo, ekskurso al Tibidabo... Kaj okazis tre interesan eventon en la Parko de la Citadelo: simulado de akcidento organizita de la Ruĝa Kruco. Ni estas en la jaro 1909 kaj en tiu momento oni antaŭvidis armitan konflikton inter diversaj landoj, situacio kie flegisto, kuracisto, homama laboranto devis komuniki kun soldatoj kiuj estis de alia lando kaj ne komprenos unu la alian. Do en la Parko de la Ciutadelo okazis grandan ekcerzon en kiu homoj de diversaj landoj nur parolis esperanton inter ili.
[Bildo de la partoprenantoj de la kongreso. Teksto en la bildo diras: Ĉiam oni rilatis Esperanton al pacifismo kaj pro tio, Hitlero kaj Stalin persekutis Esperanton kaj klopodis ektermi ĝin]
En tiuj kongresoj okazis multajn paralelajn kunsidojn, ekzemple de esperantaj kuracistoj, apotekistoj, fervojistoj, kaj tio estas interesa ĉar en tiu epoko multaj el tiuj kolektivoj ne havis internaciajn asociojn (de fervojistoj aŭ vegetaranoj) ekstere la Esperanto movado. Do, se iu homoj laboris en trajnoj kaj vojaĝis kaj volis havi internaciajn kontaktojn, devis esperantistiĝi.
Hodiaŭ Esperanto daŭras kiel viva lingvo kaj fakte ekde la komenco de novaj teknologioj kaj Interreto ŝajnas ke ĝi revigligis kaj en Katalunio oni havas relativan fortan movadon. Se poste la kongreso de Barcelono de 1909 estis kreita la Kataluna Esperanto Federacio, hodiaŭ oni havas la Kataluna Esperanto Asocio, kiu iamaniere estas heredanta de la antaŭa. Ankaŭ, kiel okazis en la jaroj 20 kaj 30, kiam Esperanto estis instruita ĉe laboristaj ateneoj, hodiaŭ denove oni daŭras la instruadon.
Kaj ĉi tie, en Barcelono, dum la jaro 2019, okazis la kongreso de la Sennacieca Asocio Tutmonda, kiu grupigas maldekstrulojn esperantistojn.