Katiteo fanzinetoj

2022-10-10

Katiteo

Mi reuzis la bildrakonton "Katikornius trinkas teon" kaj mi kreis fanzineton per Scribus. Printu kaj faldu ĝin!

Katiteo

Katiteo pdf

Reuzo

Se vi volas, vi povas reuzi la fanzineton.

Katiteo Fontokodo

Bonvolu uzi liberan programaron kiel Scribus.

Scribus TTT

Se vi malfermos la fontokodan dosieron kaj vi nur vidas la tekstojn, bonvolu viziti la ligilo de la bildrakonto por elŝuti bildojn:

Katikornius trinkas teon

Permisilo

Katiteo fanzineto Copyright 2022 de Titi sub permisilo CC BY-SA.

Tipografioj: Barthowheel, DejaVu Sans kaj Liberation.
Kreita per libera programaro: Debian, Inkscape kaj Scribus.

Gramatiko

Ankaŭ mi kreis alian fanzineton inspirita de la antaŭa sed kun gramatiko en la alia flanko de la folio. Ĝi estas dulingva: hispana / esperanto. Traduku ĝin al via lingvo!

Katiteo gramatiko

Katiteo gramatiko pdf
Katiteo gramatiko fontokodo

Reuzo

Por faciligi tradukadon mi kreis komprimitan dosieron kiu enhavas la fontkodan dosieron en la hispana (.sla) kaj dosierujon kun bildoj (.svg kaj .png). Ĝi pezas 657 kB.

Katiteo tekstoj kaj bildoj (es)

Permisilo

Katiteo fanzineto gramatiko (es) Copyright 2022 de Titi sub permisilo CC BY-SA.

Tipografioj: Barthowheel, DejaVu Sans kaj Liberation.
Kreita per libera programaro: Debian, Inkscape kaj Scribus.

Kiel faldi la fanzineton

  1. Prenu horizontale la folion kaj faldu ĝin vertikale en ĝia mezo, maldektre-dekstren.
  2. Malfermu denove la folion.
  3. Prenu horizontale la folion kaj faldu ĝin horizontale en ĝia mezo, sed en la kontraŭan direkton de la antaŭa faldo.
  4. Malfermu denove la folion.
  5. Prenu horizontale la folion kaj faldu la maldekstran parton en ĝia mezo, vertikale de ekstere al interno.
  6. Malfermu denove la folion.
  7. Prenu horizontale la folion kaj faldu la dekstran parton en ĝia mezo, vertikale de ekstere al interno.
  8. Malfermu denove la folion.
  9. Ripetu paŝo unu.
  10. Prenu horizontale la falditan folion. La faldita parto devas esti suben.
  11. Tranĉu vertikale en ĝia mezo sed nur duono de la longeco ekde la faldita parto.
  12. Malfermu denove la folion.
  13. Prenu horizontale la folion per viajn manoj kaj faldu horizontale dum vi puŝas al la centro.

Filmeto - Cómo hacer un FANZINE tamaño A4 (es)

Eraroj

Se vi rimarkas erarojn en tiu ĉi fanzinetoj, bonvolu kontakti min do mi povas korekti ilin. Antaŭdankon!

Kontakto

Longe vivu la reciproka kulturo!