Katikornius trinkas teon

2022-10-05

Hodiaŭ mi volas priskibi tiun bildeton al vi ĉiuj.
Jen bildrakonto kiu miksas Katokornulon kaj teon :)

KatiTeo

Bitmapo png
Fontokodo svg

Tiu desegneto havas ses bildojn, unu apud la alia, kaj ni horizontale leĝas ĝin, de maldekstre dekstren.

Bildoj

Unua

Titolo: Katikornius trinkas teon.
Subtitolo: Sed io ne estas, kio ĝi ŝajnas esti...

Katikornius Travivaĵoj 2021.

Bitmapo png
Fontokodo svg

Aperas miksita besteto: nigra kato kiu havas kornon kaj rigardas la spektanton.

Mi nomiĝis ĝin Katikornius, en esperanto, Katokornulo, mi imagas.

La Katokornulo havas grandajn okulojn sed ĝia nazo kaj buŝo estas malgrandaj. La besteto afable ridetas kaj en unu orelo portas verdan renversitan funelon. Ĝi ŝajnas simpatia.

Dua

En tiu bildo, aperas griza taso kaj oni povas legi:

"Tio estas taso".

Apud ĝi, aperas subtaso kun la teksto:

"Tio estas subtaso (eta telero)".

Ankaŭ en tiu bildo oni povas trovi etikedon de tesako kaj la vortojn:

Jen etikedo. Ĝi estas verda. En tiu etikedo oni legas: "La Verda esTEO".

Finfine, ni vidas du tasojn. La unua havas subtason sub la taso kaj tiun ĉi vortojn:

La subtaso estas sub la taso.

La dua taso montras la subtason sur la taso kaj la vortojn:

La subtaso estas sur la taso.

Bitmapo png
Fontokodo svg

Tria

Katokornulo aperas kun taso en sia mano kaj rigardas la spektanton. Oni povas legi:

Mi marŝas tenante tason. La subtaso estas sur la taso.

Bitmapo png
Fontokodo svg

Kvara

Katokornulo faletas kaj ni legas:

Subite, mi faletas... La subtaso moviĝas.

Bitmapo png
Fontokodo svg

Kvina

Kio okazas?! La subtaso ekflugas.

En tiu bildo la Katokornulo malfermas siajn okulojn kaj rigardas surprizita la subtason.

Bitmapo png
Fontokodo svg

Sesa

Verda eksterterano aperas kaj oni legas:

Tio ne estas simpla taso. Tio estas fluganta subtaso!

Bitmapo png
Fontokodo svg

Reuzo

Katikornius trinkas teon Copyright 2021 de Titi sub permisilo CC BY-SA.

  • Tipografioj: Barthowheel kaj DejaVu Sans.
  • Koloroj: 000000, abc837, 666666, b3b3b3.

Kaj tio estas ĉio. Ĝis!

Korektado

  • Dankon al Tirifto (@tirifto@miniwa.moe). Ĉe la Fedeverso

  • Dankon al fratecano Lorenzo Noguero.