Nova vorto kaj teorio pri tradukado

2021-12-05

Mi partoprenas al esperantujo loke per la esperanta grupo ĉe la Ateneu Llibertari de Gràcia el Barcelono (Katalunio, Hispanio) kaj malloke per la XMPP esperanta salono esperanto@salas.suchat.org. Do mi partoprenas al esperantujo ĝenloke.

Nova vorto

Ĝenlok' estas nova vorto kiu esprimas samtempe lokajn kaj mallokajn aferojn. Per ekzemple, la Fediverso kie oni povas partopreni loke per loka nodo aŭ pli malloke per tema nodo. Ankaŭ la libera mono Ĝuno estas ĝenloka. Mi speciale ŝatas la koncepto "Ĝenloka Komunikado" kiu laŭ mi kongruas kun aliaj konceptoj kiel "Interkultura Komunikado" aŭ "Lingva Justeco" aŭ "TTT malcentraligo".

Por krei la vorton mi ne kontaktis al la Akademio de Esperanto sed mi konsultis al samideanoj ĉe XMPP. Mi unue proponis "Gloka" sed ne estis sufiĉe fundamenta :) Notxor diris: "en Esperanto oni dirus «tutmonda». «ĝeneraloka» povas esti, ĉu ne?". Sed estis tro longa kaj Notxor proponis "ĝenloka". Benk proponis "ĉieloka". Mi ŝatas ambaŭ sed mi kredas ke "ĝenloka" povas esti pli bone prononcita ol "ĉie"... Ni ne vere scias sed mi uzos "ĝenlok'". Karaj samideanoj, dankon pro la kreado.

Teorio pri tradukado

Tiu novembro mi kundividis kun miaj ĝenlokaj samideanoj opinion pri tradukado. Mi havas teorion sed mi ne scias se iu ajn jam provis aŭ refutis ĝin. Tiu teorio estas ke unu verko en esperanto estos pli tradukita al aliaj lingvoj (speciale al minoritataj lingvoj) ol unu verko en la angla. Sed neniu sciis se tiu teorio estis jam provita aŭ refutita.

Hieraŭ mi havis agrablan surprizon rilate al mia teorio pri tradukado. En la komenco de la filmeto "Kiel paroli publike kaj kiel alfronti antaŭjuĝojn pri Esperanto", Duncan Charters parolas pri la tradukado de unu verko al la angla kaj esperanto.

Kiel paroli publike kaj kiel alfronti antaŭjuĝojn pri Esperanto

Kaj li diris tion:

La opinio de la fakuloj (...) estis ke fakte la esperanta traduko estis multege pli fidela (...) al originalo ol la angla traduko (...) Kial tradukoj en esperanto estas ofte multege pli bonaj ol tradukoj en aliaj naciaj lingvoj?

Poste mi aŭskultis liajn vortojn, mi rimarkis ke mia teorio estis kvanta kaj Duncan sperto estis kvalita. Kaj mi pensas ke kompletigas unu la alian. Duncan jam provis (eĉ se li ne scias kial) ke esperanta tradukado estas pli kvalita ol la angla.

Nun, mi cerbumas kion mi povas fari por provi aŭ refuti mian kvantan teorion. Se mi provos ĝin, ni povos aserti tion, kion ni sentas: ke esperanto venkas la anglan kiel internacia lingvo, kiel lingvafrankao. Mi jam pensas ke esperanto estas pli facila, justa, tradukebla kaj akurata ol la angla. Sed mi devas provi ke ĝi estas ankaŭ pli tradukebla en kvanta senco.